Novialo - Vikipedio

Languages:ar | id | bg | ca | ceb | cs | da | de | et | en | es | eo | fr | he | hr | it | ko | lt | hu | nl | ja | no | pl | pt | ru | ro | sk | sl | sr | fi | sv | te | tr | uk | zh






Linki:
wolna encyklopedia
wolna wiedza online
Online - wiedza, encyklopedia
portal wiki pedia, wolna wiedza
Espanacams - video chat
letnie opony pirelli
tanie latanie norwegian
tanie bilety - norwegian
wolna encyklopedia
wolna wiedza

Novialo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Novialo - [Novial, mallongigo de Nov IAL (international auxiliari lingue), t.e. nova internacia helplingvo] estas planlingvo kreita fare de dana lingvisto Otto Jespersen en 1928 por esti internacia helplingvo. Jespersen estis frua subtenanto de Esperanto. Li servis kiel membro en la Delegacio por la Alpreno de Internacia Helplingvo dum 1907, kiam Ido aperis. Post la delegacio, Jespersen subtenis Idon. Tamen, la Ido-movado disfalis dum kaj post la Unua mondmilito, kaj Jespersen kredis ke difektoj en la lingvo kulpas. Li tial do kreis sian propran projekton, Novialo.

Post Ido, Occidental (poste nomata Interlingue Interligveo) gajnis popularecon kiel "natureca" lingvo. La lingvo de Jespersen celas kaj naturecon kaj facilecon. Novialo havas gramatikajn finaĵojn samkiel Esperanto. Tamen, ĝi uzas malsamajn finaĵojn.

Jespersen faris malgrandajn ŝanĝojn al la lingvo dum 1934 kaj eĉ poste. Kiam Jerpersen pasis al IALA, lastaj novialistoj kreis komisionon por reformi la lingvon en 1937. Valter Ahlstedt estis unu el la membroj de ĝi. Pro lia influo, la nova versio de Novial proksimiĝis de Okcidentalo. Lia "Gramatike interlingual" de 1947 estis aprobita kiel nova oficiala gramatiko de Novial, sed, Novialo preskaŭ pereis je la morto de Jespersen en 1943. Valter Ahlstedt kaj Andrea Baietti el Italio estas treeble la nuraj homoj kiuj interparolis Novialon al alilandano.


En 1997, grupo klopodis revivigi la projekton per Interreto. Ili diskutis ŝanĝojn en la lingvo. Alia nova grupo nun uzas la lingvon ĉe Yahoo Groups! (vidu sube). En 2006 okazis voĉdonado kiun sekvis lanĉo de noviala vikipedio kiu en majo 2008 entenas pli ol 2000 artikoloj, kaj kvankam estas pli ol cent enskribiĝintaj uzuloj ŝajnas ke precipe unu sola uzulo iom aktivas. [1]. Laŭ la diskuto dekdu ĝis dudek homoj disigitaj inter diversaj landoj en la tuta mondo estus kapablaj paroli novialon.

Enhavo

[redakti] Gramatiko

-o/-a/-e substantivo
-um substantivo, abstrakta
-i adjektivo
-u adverbo (el radiko prepozicia)
-im adverbo (el radiko adjektiva)

Jespersen uzis finaĵon -d por is-verboj. Li permesis ankaŭ vortetojn: sal por os-verboj, did por is-verboj.

[redakti] Ekzemploj

Nombroj (1-10): un, du, tri, quar, sink, six, set, ot, nin, dek.

[redakti] Patronia

Nusen Patro kel es in siele,
mey vun nome bli sanktifika,
mey vun regno veni,
mey vun volio eventa sur tere kom in siele.
Dona a nus disidi li omnidiali pane,
e pardona a nus nusen ofensos
kom anke nus pardona a nusen ofensantes,
e non dukte nus en li tento
ma fika nus liberi fro li malum.

[redakti] Pri la ŝanĝproponoj de Zamenhof en 1894

Com es ja mentionat, lo en 1894, quand esperanto esed nur 7 yares oldi, had proposit un serie de ampli reformes; plures de les congruad cun li plu tardi ido: abolitione del supersignisat literes, chanja del stranji "corelatives", plurale en -i insted -oj, li adjective nonchanjat. Ma lo haved samitem altri min bonim trameditati propositiones, e li accepta del rationalis fid desfacilisat per ke on non votad pri chaki detale isolat, ma nur blokim. Li resulte esed 157 votes por li nonchanjat lingue contre 93 por li chanjas da Zamenhof (ultre dises venid 11 e 3 por medi- propositiones). Zamenhof enuntiad tand tre prudentim ke un grupe tant micri non poved fixisa li lingue por eterni tempes.

Traduko: Kiel estis jam menciita, en 1894, kiam Esperanto estas nur 7-jaraĝa, oni proponis aron da ampleksaj reformoj; plejparte adoptitaj poste de Ido: forigo de l' ĉapelitaj literoj, ŝanĝo de l' strangaj "korelativoj", pluralo en -i anstataŭ -oj, adjektivoj nevarieblaj. Sed oni faris samtempe malpli bonajn proponojn, kaj la akcepto de la raciigoj estis malfaciligita ĉar oni ne voĉdonis pri kelkaj detaloj izolitaj, sed nur bloke. La rezulto estis 157 voĉdonoj por neŝanĝita lingvo kontraŭ 93 por la ŝanĝoj de Zamenhof (ankaŭ aperis 11 nulaj voĉdonoj kaj 3 por mezpropozicioj). Zamenhof enunciis tiam tre prudente ke grupo tiel malgranda ne povu determini la lingvon por ĉiam.

[redakti] Vidu ankaŭ

Listo de Novialistoj

[redakti] Referencoj

  1. http://nov.wikipedia.orghttp://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Special:RecentChanges&limit=500&days=30

[redakti] Eksteraj ligoj




Wikipedia jest zarejestrowanym znakiem towarowym Wikimedia Foundation
Wszystkie materiały pochodzą z Wikipedii, obięte są licencją GNU Free Documentation License

Zarabianie przez neta | pływanie stylem motylkowym - rekordy | pióra | Darmowe Domeny | Najtaniej AC samochodu | narty, carving, buty, zima | Miłość - Romantyczny Blog | akwarystyka morska | SKLEP Z POŚCIELĄ ADAMAR | szybkie pożyczki | Ankietowanie | www.allegro.pl | Tanie domeny dla każdego | czadowy sklep dla kobiet | egipt zdjęcia, blog
filmiki

wymiana linkami wymiana linkami SEO Tools
Diety odchudzające transport kolejowy darmowe artykuły gainer Wózki widłowe
italian restaurant warsaw narty wochy Cialis narty austria Egipt
hotel Touquet | wikipedia gupiki online | Benidorm hotels | Trieste hotels | WOŚP