Shan Sa
El Vikipedio
SHAN Sa (n. 26-an de oktobro 1972 en Pekino) estas franclingva ĉina-franca verkistino. Ŝi komencis verki poezion ĉinlingve. En 1990 ŝi alvenis Francion post la eventoj en Tian An Men. En 1992 ŝi akiris la francan bakalaŭron, kaj iĝis sekretario de la pentristo Balthus. De tiam ŝi verkis romanojn franclingve.